Начало Эсперанто Гостевая книга Напишите    MP3

Alaŭdo

Alaŭdo, alaŭdo, pri kio vi kantas,
flugante, ludante en blua ĉielo,
trankvila kaj hela?
Jen vento al kantoj aplaŭdas.

Alaŭdo, alaŭdo, por kiu vi kantas?
Ĝojplene, solene
vi ĉiuprintempe salutas matenojn,
kaŝinte vin super la kampoj...

Alaŭdo, alaŭdo, birdeto sinĝena...
Ne estas vi riĉa,
vin famo ne tenas, sed el la sereno
vi kantas por homa feliĉo.
Vi kantas por nia feliĉo...