Начало Эсперанто Гостевая книга Напишите    MP3

Danco laŭ rond

Dancas la ĉeval' laŭ rond...
Dancas ion nenaturan
el pasinto kaj futuro
sen memor' pri horizont'...
Dancas ion la ĉeval'
laŭ la volo de la homo...
Laŭ la voj' al granda Romo
por la gloro de rival'...

Serpentumas polva pad',
La aeron hufoj kirlas...
Flanke roj' kristala lirlas...
Tenas forte spur' de rad...
Tenas forte sklava mor'...
Venas tag' neeviteble...
Vi dum nokto sonĝas eble
pri beleco de aŭror'...

Dancas ion la ĉeval'
ĝis la lasta morta paŝo.
Ĉu en valso, ĉu en marŝo-
regas sama vivegal'...
Ŝvebas ritmo super ter'...
Krias la publik': "Perfekte!"
Trinkas kun plezur' neglekte
puran sangon de liber'...